Vegetara
Vidpunkto de la Torao
En
la Angla - In English
"Kaj Dio diris: Jen Mi donis al vi ĉiujn
herbojn, kiuj semas semon, kiuj troviĝas sur la
tuta tero, kaj ĉiujn arbojn, kiuj havas en si arban
frukton, kiu semas semon; tio estu por vi manĝaĵo."
(Genezo 1:29)
La unua celo de Dio estis, ke la homaro estu vegetarana.
Jen kion deklaras pri la unua dieta leĝo de Dio,
la fama juda komentisto de la Torao, Rashi [prononcu:
raŝi] (1040 - 1105):
"Dio ne permesis al Adam kaj al lia edzino mortigi
estulon kaj manĝi ĝian karnon. Nur ĉiujn
verdajn herbojn ili devis manĝi kune." [1]
Multaj aliaj komentistoj de la Torao konsentas pri
tiu deklaro; inter tiuj estas: Abraham Ibn Ezra (1092
- 1167), Maimonides (1135 - 1214), Nachmanides [prononcu:
naĥmanides] (1194 - 1270) kaj Rabeno Joseph Albo
[prononcu: josef albo] (mortinta en 1444). Pri tiu vidpunkto
konsentis ankaŭ malfruaj erudiciuloj, kiel Rabeno
Samson Raphael Hirsch [prononcu: samson rafael hirŝ]
(1808 - 1888), Moses Cassuto [prononcu: mozes kasuto]
(1883 - 1951) and Nehama Leibowitz [prononcu: neĥama
lejboviĉ] (1905 - 1997). Ekzemple Cassuto, en sia
komento "Ekde Adam ĝis Noa" (p. 58) asertas:
"Oni permesas al vi uzi la bestojn kaj laborigi ilin,
mastri ilin por uzi iliajn servadojn por via vivteno,
sed vi devas nek malestimi liajn vivojn, nek mortigi
ilin por manĝado. Via natura dieto estas vegetarana…"
[2]
Tiuj opinioj agordas kun la Talmudo, kiu atestas, ke
komence la homoj estis vegetaranaj. "Adam estis malpermesita
manĝi viandon." [3]
La fama juda filozofo Nachmanides asertas, ke la motivo
de tiu ĉi unua dieta leĝo estis:
"La vivantaj estuloj havas sentiman animon kaj ian
spiritan nivelon kiu proksimigas ilin al raciaj uloj;
ili ankaŭ scipovas koncerni pri ilia bona kondicio
kaj pri ilia manĝaĵo, kaj ili forkuras la
doloron kaj la morton." [4]
Laŭ la juda filozofo Rabeno Joseph Albo, la racio
de tiu estas, ke "La mortigo de la bestoj postulas kruelaĵon,
koleron kaj la malbonan kutimon pri verŝi senkulpan
sangon." [5]
La unua dieta leĝo de Dio estas unika aserto
en la spirita historio de homaro. Ĝi estas spirituala
modelo de vegetarana mondordo. Tamen, kiom da milionoj
de homoj legis tiun verson de Torao (Genezo 1:29) kaj
preterpasis ĝin senpensante pri ĝia signifo?
Post aserti ke homoj devas sekvi vegetaranan dieton,
la Torao diras ke la bestoj ne devas predi unu al alia,
sed ankaŭ ili devas manĝi vegetaranan manĝaĵon:
"Kaj al ĉiuj bestoj de la tero kaj al ĉiuj
birdoj de la ĉielo kaj al ĉiuj rampaĵoj
sur la tero, kiuj havas en si vivan animon, [mi donos]
la tutan verdan herbaĵon kiel manĝaĵon."
(Genezo 1:30)
Tuj post doni tiujn dietajn leĝojn, Dio rigardis
ĉion faritan "kaj vidis, ke ĝi estas tre bona."
(Genezo 1:31). Ĉio en universo estis tiel kiel
Dio volis, kun nenia superfluo kaj kun nenia manko.
[6] La vegetarana dieto agordis kun la unua plano de
Dio.
En la unuaj ĉapitroj de la Genezo, estas ankaŭ
aliaj indikoj, ke la homaro devis komence vivi per vegetarana
dieto:
"Kaj Dio la Eternulo ordonis al la homo, dirante:
De ĉiu arbo de la ĝardeno vi manĝu;"
(Genezo 2:16)
"...kaj vi manĝados herbojn de la kampo." (Genezo
3:18)
La ĉapitro 5 de la Genezo rakontas pri la longaj
vivoj de la homoj kiuj apartenis al la generacio de
la vegetarana periodo, ekde Adam ĝis Noa. Adam
vivis dum 930 jaroj; Set (la filo de Adam) vivis dum
912 jaroj; Enoŝ (la filo de Set) vivis dum 905
jaroj; Kenan (la filo de Enoŝ) vivis dum 910 jaroj;
kaj tiel plu ĝis Metuŝelaĥ, kiu vivis
dum 969 jaroj, la plej longa vivtempo registrita en
la Torao. Post la diluvo, homoj vivis dum multe pli
mallongaj periodoj. Ekzemple Abraham vivis dum nur 175
jaroj.
Kial okazis la grandega ŝanĝo je la vivlongo?
Antaŭ la diluvo, la manĝado de viando estis
malpermesita al la homaro; post la diluvo tiu estis
permesita. (Genezo 9:3). Do, parto de la klarigo povus
esti, ke la ŝanĝo de la dieto kontribuis al
la ŝanĝo de la vivlongoj. Tiun vidpunkton
apogis Maimonides, juda filozofo kaj komentisto de la
Biblio. [7] Tiun vidpunkton estas fortikigita per lastatempaj
pruvoj kiuj interrilatas la manĝaĵon de multa
viando kun kelkaj malsanoj. Kompreneble, nun, transpaso
al racia vegetarana dieto ne plilongigus la vivlongon
ĝis proksime de la vivlongo de la unuaj homoj;
sed lastatempaj medicinaj pruvoj vidigas, ke tiu kondukus
al plibonigo de la meza vivlongo kaj eco de la vivo.
En la Toraa literaturo, oni trovas la pli fortan apogon
de vegetaranismo kiel bona idealo en la verkaĵo
de Rabeno Abraham Isaac Hakohen Kook [prononcu: eibraham
aisak hakohen kuk] (1865 - 1935). Rabeno Kook estis
la Ĉefa Rabeno de la praŝtato de Israelo kaj
li estis plej respekta kaj amata juda spiritestro dum
la komenco de la 20-a jarcento. Li estis mistikisto,
forta verkisto kaj granda erudiciulo de la Torao. Liaj
fortikaj vortoj pri vegetaranismo troviĝas precipe
en lia verko "Vidpunkto pri vegetaranismo kaj paco"
(eldonata de Rabeno David Cohen [prononcu: david kohen]
"Hanazir")
Rabeno Kook opinias, ke la permeso de viandmanĝado
estis nur malpermanenta koncedo. Li sentas, ke Dio kiu
estas kompata rilate Siajn estulojn, ne volis trudi
senfinan leĝon kiu permesis la mortigon de bestoj
por manĝaĵo. [8] Li asertas:
"La progreson de dinamikaj idealoj ne estos senfine
haltigata. La potencaj aspiroj pri justeco por la
bestmondo aperos kiam la tempo estos matura por tio,
pere de ĝenerala morala kaj intelekta progreso,
kiam " ne plu instruos ĉiu sian proksimulon kaj
ĉiu sian fraton, dirante: Ekkonu la Eternulon;
ĉar ĉiuj Min konos, de iliaj malgranduloj
ĝis iliaj granduloj," (Jeremia 32:34)
La homoj ne ĉiam pretas vivi laŭ la plej
altaj idealoj de Dio. Ĉe la epoko de Noa, la homaro
tre degeneris. " Kaj Dio vidis la teron, ke ĝi
malvirtiĝis, ĉar ĉiu karno malvirtigis
sian vojon sur la tero." (Genezo 6:12). La homoj malsupreniris
tiom malalte, ke ili eblis manĝi disŝiritan
membron de vivanta besto. Tiam, la permeson por manĝi
viandon estis ofertita [10], kiel koncedo al la malforteco
de la homaro:
"Ĉio, kio moviĝas kaj vivas, servu al vi
kiel manĝaĵo; kiel verdan herbon, Mi donis
al vi ĉion." (Genezo 9:3)
Laŭ Rabeno Kook , ĉar la homoj malsupreniris
ĝis ege malalta nivelo de spiriteco, oni bezonis
ke ili ricevu altan sinbildon kompare bestojn, por ke
ili fokusu iliajn penojn unue al la plibonigo de interhomaj
rilatoj. Rabeno Kook sentis ke, se la homoj estus malpermesataj
manĝi viandon, ili povus manĝi eĉ homan
viandon, kaŭze de ilia malkapableco kontroli sian
avidecon por viando. Li konsideras la permeson de mortigi
bestojn por manĝado, kiel "malpermanenta imposto"
aŭ kiel malpermanenta dispenso, ĝis la atingo
de la "pli luma epoko," kiam la homaro revenos al vegetaranaj
dietoj. [11]
Rabeno Joseph Albo opinias, ke dum la antaŭdiluva
epoko la homoj komencis erare kredi, ke la kialo pro
kio ili ne estis permesitaj manĝi viandon estis
ke la homoj kaj la bestoj havis la saman moralan nivelon;
do, la homoj kredis ke ili ne estis pli respondeblaj
por siaj agoj ol la bestoj. Albo opiniis, ke tia vidpunkto
kondukis al morala degenereco kaj finfine al la diluvo.
Post la diluvo, la malpermeso de viandmanĝado estis
nuligita, por ke la homoj komprenu ke ili staras ĉe
nivelo pli alta ol la nivelo de la bestoj; tiel, la
homoj devis havi pli altan nivelon de respondeco. [12]
Tamen, la sekvontaj leĝoj de "kaŝrut" multe
limigis la permeson por viandmanĝado kiun la homoj
ricevis.
Isaak Hebenstreit [prononcu: isak hebenŝtrait]
estis Polana rabeno, kiu skribis "La tombejoj de la
avideco" ("kivrot hataava") en 1929. Li asertas, ke
Dio neniam volis ke la homaro manĝu viandon, kaŭze
de la maltenereco kiun tia manĝmaniero postulas.
La homoj ne devus mortigi iun vivantan estaĵon
kaj plenumi siajn stomakojn pere de la detruado de aliaj.
Li kredis, ke Dio malpermanente donis Sian permeson
por la manĝaĵo de viando, kaŭze de la
cirkonstancoj post la diluvo, kiam ĉiujn plantojn
estis detruitaj. [13]
Ĵus antaŭ permesi al Noa kaj al lia familio
manĝi viandon, Dio asertas:
"Kaj ili timu vin kaj tremu antaŭ vi, ĉiuj
bestoj de la tero kaj ĉiuj birdoj de la ĉielo,
ĉio, kio moviĝas sur la tero, kaj ĉiuj
fiŝoj de la maro; en viajn manojn ili estas transdonitaj."
(Genezo 9:2)
Nun, ĉar la homoj estas permesitaj manĝi
bestojn, ili jam ne laboras kune harmonie, sed la bestoj
timas la homojn. Rabeno Samson Raphael Hirsch, altstara
komentisto de Torao dum la 19-a jarcento, asertis, ke
la alligiteco inter la homoj kaj la bestoj rompiĝis,
kaj tiu ĉi fakto igis ŝanĝon ĉe
la rilato inter la homoj kaj la mondo. [14]
La permeso manĝi viandon, kiun Noa ricevis, ne
estis senkondiĉa. Tuj venis la malpermeso de manĝi
sangon:
"Nur karnon kune kun ĝia animo, la sango, ne
manĝu." (Genezo 9:4)
Oni trovas similarajn asertojn en Levidoj 19:26, 17:10,
12 kaj en Readmono 12:16, 23, 25 kaj 15:23. La Torao
identigas sangon kiel vivo: "... ĉar la sango estas
la animo" (Readmono 12:23). La vivo devas forlasi la
beston antaŭ tiu povas esti manĝata.
Moderna rabeno, Samuel Dresner, komentante pri dietaj
leĝoj, asertas:
"La forpreno de la sango, kiun la "kaŝruto"
postulas, estas unu el la plej fortaj manieroj de
konsciigi nin, ke tuta la ago de viandmanĝado
estas fakte koncedo kaj kompromiso. Tiu ankaŭ
instruas nin estimi vivon." [15]
La Torao-komentisto, Rabeno Moses Cassuto, montras:
"Videble, la Torao estis principe kontraŭa al
viandmanĝado. Kiam Dio permesis al Noa kaj al
liaj posteuloj manĝi viandon, tiu estis koncedo
kondiĉigata per la malpermeso de sango. Tiu malpermeso
postulas respekto por la principo de la vivo ("ĉar
la sango estas la animo") kaj tiu estas aludo, ke
fakte ĉiu viando devus esti malpermesita. Tiu
parta malpermeso celis memorigi la antaŭan totalan
malpermeson." [16]
Tuj post la permeso de viandmanĝado, Dio diras:
"Ankaŭ vian sangon kaj animon Mi repostulos," (Genezo
9:5).
La rabenoj bazas la malpermeson de sinmortigi sur
tiuj vortoj. [17] Sed, ĉar tiuj vortoj venis tuj
post la viandmanĝado estis permesita, vegetarano
povas rezoni, ke tiu ĉi fragmento celas klarigi
ke la viandmanĝado estas malrapida maniero de sinmortigo.
Eble Dio avertas nin: "Mi preferas, ke vi ne manĝu
viandon. Tamen, se vi devas manĝi viandon, estos
puno per tio: Mi postulos vian vivsangon." [18] Tio
signifias: vian vivon estos mallongita per via manĝado
de iun kiun ne estis celita por manĝado. In aliaj
vortoj, se la homoj elektas vivi violentmaniere, per
mortigado kaj manĝado de bestoj, ili devas pagi
punon.
Observu, ke tiu ĉi pensado estas apogata per
la malkresko de la bibliaj vivlongoj, okazata post la
permeso de viandmanĝado. Ĝi estas ankaŭ
apogata per la modernaj esploroj pri sano kaj nutrado.
Laŭ Isaac Arama [prononcu: isak arama] (1420-1494),
aŭtoro de "Akedat Icĥak", kaj laŭ aliaj
rabenoj, post la foriro de israelitoj el Egipto, Dio
provis starigi alian neviandan dieton: la manaon. [19]
La Torao enkondukas la rakonton pri la manao, per la
jena Dia mesaĝo, kiun Moseo devis peri al la israelanoj,
respondante al ilia zorgado pri kion ili devos manĝi
en la dezerto:
"Jen Mi pluvigos por vi panon el la ĉielo;
kaj la popolo eliru kaj kolektu ĉiutage tiom,
kiom ĝi bezonas por la tago . . . " (Eliro 16:4).
La Torao priskribas la manaon, kiel vegetarana manĝado
"kiel semo de koriandro" (Nombroj 11:7)
La rabenoj de la Talmudo asertis, ke la manao havis
ĉiun ajn guston kaj aromon kiun la manĝanto
deziris dum sia manĝado. Ĝi devis havi ankaŭ
sufiĉe da nutra valoro, ĉar Moseo diris, ke
" Ĝi estas la pano, kiun la Eternulo donis al vi
por manĝi." (Eliro 16:15).
Rabeno J. H. Hertz [prononcu: herc] komentas pri la
manao: "Dio, je Sia senfina protekto, nutris la israelan
amason dum la malfacilaj jaroj de vagado, per Sia nepriserĉebla
maniero." [20]
La manao instruis la israelidojn pri kelkaj lecionoj,
kiuj gravas je la vegetarana vidpunkto.
(1) Dio zorgas pri niaj bezonoj; la manao estis disponebla
por la necesoj de ĉiu ajn tago. Same, la vegetaranaj
dietoj eblus konduki al sufiĉe da nutraĵo
por ĉiuj. La viandmanĝaĵo kondukas
al la manko de nutraĵo por iuj kaj al la ebleco
de violenco.
(2) Ni kontentu per tion kion ni havas. [21] Ĉiu
ajn devis kolekti po unu "omero" (mezuro de manao),
sed iuj kolektis pli ol aliaj. Kiam ili mezuris tiujn,
ili malkovris, ke ĉiuj havis po tiom kiom ili
bezonis, ĉu ili kolektis multan, ĉu ili
kolektis malmultan. Kiel estis skribita: "Kaj oni
mezuris per omero; kaj kiu kolektis pli, ne havis
superflue, kaj kiu kolektis malpli, ne havis mankon;
ĉiu kolektis tiom, kiom li povis manĝi."
(Eliro 16:18).
Ankoraŭ foje rezultas, ke vegetarana dieto
eblus provizigi sufiĉe for plenumi ĉies
bezonojn. Per viandfokusita dieto, kelkaj manĝas
pli ol ili bezonas, kaj multe de milionoj estas malbone
nutrataj.
(3) Vendredon matene, oni estis provizigitaj tiel,
ke oni ne bezonis kolekti la manaon dum la sabato.
La homoj estis ordonitaj ripozi dum la sepa tago.
(vidu Eksodus 16:5, 22-30)
Se oni akceptus vegetaranan dieton, la homoj ne estus
devigitaj klopodi senhalte por gajni la pereon de siaj
vivoj. Ili eblus vere ripozi, ĝui pacan sabaton,
sciante ke siaj bezonoj estos plenumitaj, kaj ne estos
kialoj klopodi por plenumi tiujn.
Tamen, la homoj ne kontentiĝis pri la simpla
dieto de la manao, kiu subtenis ilin en la dezerto.
La israelidoj plendis: "Kiu manĝigos al ni viandon?"
(Nombroj 11:4) Ili diris, ke ili memoris la fiŝon
kaj aliajn bonajn manĝaĵojn de Egipto, sed
nun ili havis nur la manaon por manĝi.
Dio tre kolerigis kaj ankaŭ Moseo malŝatis
tiun ĉi reagon de la homoj. Finfine, Dio provizis
viandon je la formo de koturnoj, kiujn alportis elmara
vento. Dio ekkolerigis al la homoj, eĉ dum la viando
estis en siaj buŝoj, antaŭ ĝi estis maĉita;
Dio frapis la homojn per granda frapo. (Nombroj 11:4-33)
Jen la ŝlosilpunktoj laŭ vegetarana vidpunkto:
(1) Dio deziris, ke la homoj vivu per manao; Li tre
kolerigis kiam ili kriĉis por viandmanĝado.
(2) Dio ja provizis viandon, sed frapo okazis por
la homoj. Eble tiu ĉi incidento celis instrui
la homojn, ke ili ne devas viandmanĝi, kaj se
ili ja faras la kontraŭan, tiu ĉi ago havos
malbonajn rezultojn.
(3) La loko kie tiu incidento okazis estis nomita
"La Tomboj de la avideco" ("kivrot hataava"), por
montri, ke la avideco por viando kondukis al multe
da mortoj (Nombroj 11:34). La manao, la kutima manĝaĵo
de la homoj en la dezerto, konservis ilin sanaj dum
kvardek jaraj, sed multe da mortoj okazis kiam la
homoj forlasis tiun ĉi simplan dieton.
Kiam la israelidoj estis en la dezerto, oni povis
mortigi kaj manĝi la bestojn kiel parto de la omaĝservo
dum la sankta servo en la preĝejo (Levidoj 17:3-5).
Estis malpermesita la manĝaĵon de nesanktigita
viando, t.e. viando de brutoj mortigitaj por privata
konsumado. Do, ĉiu ajn viando estis parto de buĉofera
rito. Maimonides asertas, ke la buĉoferoj estis
koncedo al la primitivaj kutimoj de la tiamaj nacioj.
[22]
Finfine, Dio permesis al la homoj manĝi viandon
eĉ se tiu ne estis parto de buĉofera rito:
"Kiam la Eternulo, via Dio, vastigos viajn limojn,
kiel Li diris al vi, kaj vi diros: Mi manĝos
viandon--ĉar via animo ekdeziros manĝi viandon:
tiam laŭ la tuta deziro de via animo manĝu
viandon." (Readmono 12:20)
Tiu permesita viando nomiĝis "bsar taava" ("viando
de la avideco"), kaj ĝia nomo suĝestas, ke
la viando ne estas konsiderata vivneceso, laŭ la
sekvontaj rabenaj instruaĵoj. [23] La verso supreĉitita
ne komandas al la homoj manĝi viandon. Laŭ
la rabena tradicio, tiu verso signifas, ke viandmanĝaĵo
estas la homa deziro, kaj ne la komando de Dio. Rabeno
Elijah Judah Schochet [prononcu: elija juda ŝoĥet],
la aŭtoro de "Besta vivo in juda tradicio" (1984),
eĉ dum sia malapogo de vegetaranismo kiel morala
kaŭzo, koncedas ke "La sakra libro ne komandas
la israelidaron viandmanĝi; pli ĝuste oni
povas diri ke tiu ĉi dieto estas permesita kiel
koncedo al la avideco." [24] Similan vidpunkton esprimas
alia kritikulo de la vegetarana agado: Rabeno J. David
Bleich [prononcu: dejvid blajĥ], fama moderna erudiciulo
de la Torao kaj instruisto ĉe Yeshiva Universitato
[prononcu: jeŝiva]. Li koncedas ke: "La signifo
estas, ke oni povas manĝi viandon kiam ekzistas
deziro kaj apetito por tio, sed oni povas malakcepti
tion kiam ne ekzistas la deziro, kaj des pli kiam ekzistas
malallogo rilate tiun." [25] Mallonge esprimante, ankaŭ
laŭ Rabeno Bleich: "La juda tradicio ne komandas
vivmanĝadon…" [26] Nehama Leibowitz, moderno erudiciulino
de la Torao kaj instruistino, ankaŭ komentas la
antaŭe ĉititan verson (Readmono, 12:20), montrante
kiel stranga estas la dispenso por viandmanĝado,
kaj kiel rankore ĝi estas donata. Ŝi findecidas,
ke la homaro ne ricevis dominion super la bestaro por
fari ĉiun ajn kun la bestoj laŭ sia deziro.
Ŝi diras, ke ni ricevis "apenaŭ toleratan
dispenson", se ni ne povus rezisti la tenton kaj devus
viandmanĝi, mortigante bestojn por nia konsumado.
[27]
Rabeno Kook ankaŭ opinias pri la sama verso de
la Torao, ke ĝi klare montras la fakton, ke la
Torao ne konsideras la bestmortigadon por la homa konsumado
kiel ideala afero. [28] Rabeno I. Hebenstreit montras,
ke Dio ne volis doni al la israelidoj kiuj foriris Egipton
la permeson de reveni al la vianddieto, kaŭze de
la kruelaĵo kiun tiu ĉi dieto postulas. Tamen,"la
miksta amaso" (aliaj sklavoj kiuj foriris Egipton kune
kun la judoj) avidis viandon kaj disvastigis tiun ĉi
avidecon inter la judoj. Tiel, Dio maltutkore redonis
al la homoj la permeson de viandmanĝado, sed kun
multe da limigoj. [29] La Talmudo montras la negativan
konjekton de la viandmanĝado:
"La Torao instruas lecionon de morala agado: la homoj
ne manĝu viandon, se ili ne havas specialan avidecon
pri tio… kaj se jes, ili manĝu ĝin nur kelkfoje
kaj malmulte." [30]
La saĝuloj ankaŭ sentis, ke viandmanĝado
ne estis por ĉiu:
"Nur erudiciulo pri la Torao povas manĝi viandon,
sed iu kiu ne scias la Toraon ne estas permesita viandmanĝi."
[31]
Laŭ tiu ĉi malpermeso, kiom da judoj nuntempe
eblas konsideri sin tiom erudiciaj ke ili povu viandmanĝi?
Mi opinias, ke tiuj kiuj ja diligente studias la Toraon
kaj scias pri la cirkonstancoj rilate la produktadon
kaj konsumadon de viando hodiaŭ, devus atingi vidpunkton
simile al tiu de la jena artikolo. Oni devas aldoni,
ke la antaŭmenciita limigo reflektas la zorgon
por la skrupula obeo de la multaj teknikoj rilate la
"kaŝrut"-leĝon. Dum tiu ĉi leĝo
postulas malmultajn kondiĉojn rilate la konsumon
de vegetaranaj manĝaĵoj, nur diligenta pristudanto
de la Torao povas kompreni la multegajn regulojn rilate
la viandmanĝadon.
Laŭ rabeno Kook, la permeso de viandmanĝado
"laŭ la tuta deziro de via amo" estas kovrita riproĉo
kaj limigita komando. [32] La rabeno diras ke, iam la
homoj abomenos viandmanĝadon kaŭze de morala
abomeno, kaj oni diros ke: "ĉar via amo ne deziras
viandmanĝadon, vi ne viandmanĝu." [33]
La Torao favoras vegetaranajn manĝaĵojn.
Viandmanĝaĵoj estas ofte menciitaj malprezure
kaj konjektitaj kun avideco (manko de la sinkontrolo
rilate la deziron por viando). En la "Kanto de la kantoj",
oni priskribas la Dian riĉecon rilate fruktojn,
legomojn, vinojn kaj nuksojn. Neniun benon ("braĥa")
oni recitas antaŭ manĝi viandon aŭ fiŝon,
dum oni ja recitas benon antaŭ aliaj manĝaĵoj
kiel pano, kuko, vino, fruktoj kaj legomoj; la beno
por la viando estas ĝenerala beno, same kiel por
la akvo aŭ por alia nediferencita manĝaĵo.
Rabeno Yonassan Gershom [prononcu: jonasan gerŝom],
moderna ĥasida rabeno de Minnesota, diras ke "rilate
la preferencon donatan al ĉiu ajn beno, la viandbeno
estas la lasta." Li observas ke, dum festoj kaj sabatoj,
la vino estas la unua. Aliaokaze, la unua estas la pano,
kaj la panobeno kovras ĉiu ajn aliajn nutraĵojn
krom vinon. Se oni ne havas panon, la nutraĵojn
estas benitaj je la jena ordo: (1) vino, (2) greno,
(3) arba frutoj, (4) legomoj, (5) ĉiuj aliaj manĝaĵoj,
inkluzive fiŝo, viando, ktp. En aliaj vortoj, la
viando havas la malplej altan preferencon laŭ la
"braĥa"-sistemo. Ankaŭ, kiam oni manĝas
panon, oni devas reciti plenan postmanĝaĵan
benon ("briĥat mazon"). Por la grenoj kaj fruktoj
kiujn la Torao mencias (la sep specoj), oni recitas
pli mallongan benon post manĝadoj ("al hamiĥja"),
sed se oni manĝas nur aliajn manĝaĵojn,
ekzemple viandon aŭ fiŝon, oni recitas nur
unu propozicion post manĝaĵo ("borei nefaŝot").
Laŭ la instruado de niaj saĝuloj, viandmanĝaĵoj
estas la malplej honorataj, ĉar hodiaŭ la
vortoj anstataŭas la sanktoferojn.
Jen tipaj tekstoj kiuj reflektas la favoran priskribon
de la vegetarana manĝaĵo en la Torao:
"Ĉar la Eternulo, via Dio, kondukas vin en landon
bonan, en landon, en kiu torentoj da akvo, fontoj,
kaj lagoj eliras el la valoj kaj el la montoj, en
landon de tritiko kaj hordeo kaj vinberoj kaj figarboj
kaj granatarboj, en landon de olivarboj kaj mielo,
en landon, en kiu vi manĝos panon sen neceso
de ŝparado kaj en kiu nenio al vi mankos [… …]
Kaj vi manĝos kaj satiĝos, kaj vi benos
la Eternulon, vian Dion, pro la bona tero, kiun Li
donis al vi." (Readmono 8:7-10)
"tiam Mi donos al via lando pluvon ĝiatempe,
fruan kaj malfruan; kaj vi kolektos vian grenon kaj
vian moston kaj vian oleon." (Readmono 11:14)
Jen similaj asertoj de la profetoj:
"Kaj Mi revenigos la forkaptitojn de Mia popolo Izrael,
ili rekonstruos la ruinigitajn urbojn, enloĝiĝos,
plantos vinberĝardenojn kaj trinkos ilian vinon,
aranĝos ĝardenojn kaj manĝos iliajn
fruktojn. Kaj Mi replantos ilin sur ilia tero." (Amos
9:14-15)
"Konstruu domojn kaj loĝu, plantu ĝardenojn
kaj manĝu iliajn fruktojn;" (Jeremia 29:5)
Kune kun la permeso de viandmanĝado, la homoj
ricevis multe da limigajn leĝojn ("kaŝrut").
Rabeno Kook kredas, ke la malaprobo kiun tiuj reguloj
reflektas estas ampleksa aparato celita por konservi
la respekto por la vivo, por la fina celo de forkonduki
la homojn fore de ilia viandmanĝada kutimo. [34]
Tiu ĉi ideo estas apogita ankaŭ de Solomon
Efraim Lunchitz [prononcu: solomon efraim lunĉic],
komentisto de la Torao, aŭtoro de "Klee Yakar",
kiu diras:
"Kial oni bezonis la tutan procedon de rita mortigo?
Por eduki la sindisciplinon. Estas multe pli taŭga
por homo ne manĝi viandon; nur se li aŭ
ŝi havas fortan deziron por viando, la Torao
ja permesas tion, kaj eĉ tiam nun post la ĝeno
kaj la embaraso postulataj por plenumi sian deziron.
Eble kaŭze de la ĝeno kaj enuigo de la tuta
procedo, li aŭ ŝi estus malkuraĝigita
por plenumi tian fortan kaj malkontrolatan deziron
por viando. [35]
Moderno rabeno Pinchas Peli [prononcu: pinĥas
peli] asertis similan aferon:
"La leĝoj pri 'kaŝrut' instruas nin, ke
la unua prefero de la judo devus esti vegetarana manĝo.
Tamen, se oni ne povas kontroli la avidecon por viando,
tiu devas esti 'koŝer' viando. Tio devus esti
memorigo, ke la manĝata besto estas la kreaĵo
de Dio, ke la morto de tia kreaĵo estas grava
afero, ke la ĉaso por sporto estas malpermesita,
ke ni ne povas agi kruele rilate vivantan kreaĵon,
kaj ke ni estas respondeblaj de tio kio okazas al
aliaj estaĵoj (homaj aŭ bestaj) eĉ
se ni ne kontaktis ilin rekte. [36]
Ni antaŭskribis pri kion Joseph Albo intruis:
unu el la motivoj por la komenca malpermeso de viandmanĝaĵo
estis ke "la mortigo de la bestoj postulas kruelaĵon,
koleron kaj la malbonan kutimon pri verŝi senkulpan
sangon…" Do, eble oni povus konsideri la "kaŝrut"
leĝojn kiuj limigas la viandmanĝaĵon,
kiel pado, kondukante la homoj reen, al la komenca,
malviolenta dieto. Ekzemple, Abarbanel (komentisto de
la Torao kaj spirita gvidanto) klarigas kial la "kaŝer"
bestoj estas limigitaj nur ĉe la bestoj kiuj "havas
disfenditajn hufojn [… …] kaj kiu remaĉas maĉitaĵon"
(Levidoj 11:3). Komentante tiun ĉi verson, Abarbanel
prezentas la teorion ke, la bestoj kiuj maĉas la
maĉadon ne kapablas frakasi kaj maĉi ostojn;
tial ili manĝas plantojn kaj ne estas tiom kruelaj
kiel la sovaĝaj bestoj. Liaj disfenditaj hufoj
ne havas grifojn, do ili estas pacaj kaj relative sendanĝeraj.
Limigi la homojn, tiel ke ili manĝu nur tiajn bestojn,
signifas ke ili evitu manĝi bestojn havantajn kruelan,
violentan naturon.
Rabeno Kook opinias ke estas pliverŝajne, ke
la avideco de la homoj por viando estu esprimo de negativaj
pasioj, ol natura bezono. Li kaj Isaac Arama kredas,
ke ĉe la tempo de Mesio, homoj estos ree vegetaranaj.
[37] Li diras, ke dum la Mesia epoko, "la rezulto de
la scio disvastiĝos ankaŭ inter la bestoj…
kaj sanktoferoj en la templo estos plantoj, kaj tion
plaĉos al Dio tiel kiel dum la tagoj de la komenco…"
[38] Ili bazas tiun ĉi racion sur la profesio de
Jesaja:
"Kaj loĝos lupo kun ŝafido, kaj leopardo
kuŝos kun kaprido; kaj bovido kaj leonido kaj
grasigita bruto estos kune, kaj malgranda knabo ilin
kondukos. Kaj bovino paŝtiĝos kun urso,
kaj iliaj idoj kuŝos kune; kaj leono simile al
bovo manĝos pajlon. [… …] Oni ne malbonagos kaj
ne difektos sur Mia tuta sankta monto," (Jesaja 11:6-9)
Rabeno Kook kredas, ke la alta morala nivelo atingita
per la vegetaranismo de la generacioj antaŭ Noa,
estas tiom altvalora solideco, ke ĝi ne povas esti
perdita por la eterneco. [39] En la estonta ideala stato,
simile kiel dum la komenca epoko, homoj kaj bestoj ne
manĝos viandon. [40] Neniu dolorigos or detruos
alian vivantan kreaĵon. La vivoj de la homoj ne
estos sintenataj per la espezo de la vivoj de bestoj.
Jen aliaj profetaj vizioj kiuj priskribas vegetaranajn
dietojn por homoj:
"En tiu tago, la montoj elgutigos dolĉon sukon,
el la montetoj fluos lakto…" (Joel 3:18) [4:18 laŭ
la nombrado de la hebrea versio]
"kaj la tero favoros la grenon, moston, kaj oleon,"
(Hoŝea 2:22) [2:24 laŭ la nombrado de la
hebrea versio]
Joe Green [prononcu: ĝoŭ grin], nova aŭtoro
de tekstoj pri la juda vegetaranismo, skribis libreton
kiun resumas multe da instruadojn de Rabeno Kook. Joe
Green konkludas, ke la judaj religiaj etikaj vegetaranoj
estas la pioniroj de la Mesia epoko; ili vivas per maniero
kiu pliebligas la venon de la Mesio. [41]
Hodiaŭ, plejmulte da judoj manĝas viandon,
sed la alta idealo de Dio, la komenca vegetarana dieta
leĝo, ankoraŭ superstaras en la Torao por
ke la judoj kaj la tuta mondo vidu ĝin, kiel fina
celo al kiu ĉiuj klopodu.
NOTOJ
*1. La komentoj de Rashi pri Genezo 1:29.
*2. Citata en Nehama Leibowitz, "Studies in Bereshit
(Genesis)" (Jerusalem: World Zionist Organization (3rd
Edition), 1976), p. 77.
*3. Sanhedrin 59b.
*4. Nachmanides, komentoj pri Genezo 1:29.
*5. Joseph Albo, Sefer ha-Ikkarim, Vol. III., Ĉapitro
15.
*6. Rabeno J. H. Hertz, "The Pentateuch and Haftorahs"
(London: Soncino Press, 1958), p. 5; vidu ankaŭ
Nehama Leibowitz, Studies in Deuteronomy, Jerusalem:
World Zionist Organization (3rd Edition), p. 137
*7. Maimonides, Moreh Nebuchim II, 47, citata de Nachmanides
en lia komento pri Genesis 5:4. Vidu ankaŭ "Afikim
Banegev," en "HaPeles" (Berlin), 1903-4 kaj "Tallelei
Orot," en "Takhkenwni" (Berne), 1910, kaj Nehama Leibowitz,
"Studies in Deuteronomy", Jerusalem: World Zionist Organization
(3rd Edition), pp. 135-142.
*8. Leibowitz, "Studies in Deuteronomy", p. 138.
*9. El " Tallelei Orot "(Roso de lumo) de rabeno Kook,
citata de Leibowitz, en "Studies in Deuteronomy", p.
138.
*10. Rabeno Samuel H. Dresner, "The Jewish Dietary Laws,
Their Meaning for Our Time" (New York: Burning Bush
Press,1959), pp. 21-25; Cassuto, komento pri Genezo
1:27.
*11. Leibowitz, "Studies in Bereshit", p. 77.
*12. Joseph Albo," Sefer ha-Ikkarim", Vol. III., Ĉapitro
15.
*13. Rabeno Isaak Hebenstreit, "Tomboj de avideco" (Hebrea),
(Rzeszow, Pollando, 1929), p. 6.
*14. Komento de Samson Raphael Hirsch pri Genezo 9:2.
*15. Dresner, " The Jewish Dietary Laws", p. 29. *16.
Citata el Leibowitz, "Studies in Bereshit", p. 77.
*17. Rashi, bazita sur "Midrash Rabbah"; ankaŭ
Baba Kamma 91b.
*18. Tiu penso estas konsiderata de Pick, "La fonto
de nia Inspiro," p. 3.
*19. Vidu Rabeno Elijah J. Schochet, "Animal Life in
Jewish Tradition" (New York: K'tav), 1984, p. 290; vidu
ankaŭ S. Clayman, "Vegetarianism, The Ideal of
the Bible," The Jewish Vegetarian (Summer, 1967): 136-
137, kaj Hebenstreit, "Kivrot Hata'avah", p. 7.
*20. Hertz, Pentateuch kaj Haftorahs, p. 276.
*21. La saĝulo de la Talmudo Ben Zoma instruis
tiel: "Kiu estas riĉa? Tiu kiu ĝuas sian porcion."
("Pirke Avot" 4:1).
*22. La pieculo A. Cohen, "The Teaching of Maimonides
" (New York: Bloch Publishing Co., 1927), p. 180.
*23. Vidu Leibowitz, "Studies in Deuteronomy", p. 135.
*24. Schochet, "Animal Life", p. 300.
*25. Rabeno J. David Bleich, "Vegetarianism and Judaism",
Tradition, Vol. 2 3, No. 1, (Summer, 1987), p. 86.
*26.Same, p. 87.
*27. Leibowitz, "Studies in Deuteronomy", p. 136.
*28. Same.
*29. Hebenstreit, "Kivrot Hata'avah", p. 9.
*30. "Chulin" 84a.
*31. "Pesachim" 49b.
*32. Vidu la komenton en Joe Green, "Chalutzim of the
Messiah-The Religious Vegetarian Concept as Expounded
by Rabbi Kook", p. 2.
*33. Same, pp. 2-3.
*34. Rabeno Abraham Isaac Kook, "Fragments of Light,"
en Abraham Isaac Kook, eldono kaj traduko de Ben Zion
Bokser (New York: Paulist Press,1978), pp. 316-21 *35.
Citata en Abraham Chill, "The Commandments and Their
Rationale", (New York, 1974), p. 400.
*36. Rabeno Pinchas Peli, "Torah Today" (Washington,
D.C.: B'nai B'rith Books, 1987), p. 118.
*37. Rabeno Alfred Cohen, "Vegetarianism from a Jewish
Perspective," Journal of Halacha and Contemporary Society,
Vol. 1, No. II, (Fall, 1981) p. 45.
*38. "Olat Rayah", Vol. 1, p. 292. Citata de Cohen,
"Vegetarianism...... p. 45.
*39. Rabeno Abraham Isaac Kook, "A Vision of Vegetarianism
and Peace".
*40. Hertz, "Pentateuch and Haftorahs", p. 5.
* 41. Green, "Chalutzim of the Messiah," p. 1.
Elangligis: Luiza CAROL [prononcu: lujza karol]
|